Saluton!
Januaro 26, 2011 6 komentoj
Januaro 26, 2011 6 komentoj
Marto 31, 2020 Komenti
*deutsch siehe unten **italiano vedi sotto
En septembro 1909 la ĵurnalo “Der Burggräfler – Meraner Anzeiger” publikigis tre detalan kaj pozitivan artikolo pri la internacia lingvo Esperanto.
La artikolo komencas kun la informo pri la tiam okazanta 5-a Univerala Esperanto-kongreso en Barcelona kaj poste priskribas unue la ĝeneralajn avantaĝojn de ne nacia pontlingvo kaj la apartajn avantaĝojn de Esperanto. Sekve ĝi parolas pri la jam ekzistantajn pli ol mil Esperanto societoj, pri la taŭgeco de la lingvo en ĉiuj kampoj kaj pri ĝia celo kunigi popolojn en justa maniero.
Bedaŭrinde en la nuna tempo ne plu aperas tiaj artikoloj en lokaj gazetoj.
La tuta artikolo en la germana trovebla ĉi tie.
*Im September 1909 veröffentlichte die Zeitung “Der Burggräfler – Meraner Anzeiger” einen sehr detaillierten und positiven Artikel über die internationale Sprache Esperanto.
Der Artikel beginnt mit der Information über den damals stattfindenden 5. Universellen Esperanto-Kongress in Barcelona, beschreibt dann zunächst allgemein die Vorteile einer nicht nationalen Brückensprache und die besonderen Vorteile von Esperanto. Anschließend geht es um die bereits bestehenden mehr als tausend Esperanto-Gesellschaften, die Angemessenheit der Sprache in allen Bereichen und um deren Ziel, Menschen auf gleichberechtigte Weise zusammenzubringen.
Leider erscheinen solche Artikel heute nicht mehr in lokalen Zeitungen.
Den vollen Wortlaut des Artikels finden sie hier.
** Nel settembre 1909 il giornale “Der Burggräfler – Meraner Anzeiger” pubblicò un articolo molto dettagliato e positivo sulla lingua internazionale esperanto.
L’articolo comincia con l’informazione sul 5 ° Congresso Universale dell’Esperanto che in quel periodo era in corso a Barcellona. Poi descrive prima i vantaggi generali di una lingua-ponte non nazionale e poi i modo particolare i vantaggi dell’esperanto. In seguito parla delle oltre mille società di esperanto allora già esistenti, dell’applicabilità della lingua in tutti i campi e del suo obiettivo di unire le persone di tutto il mondo in modo equo.
Sfortunatamente oggi articoli così non appaiono più sui giornali locali.
Tutto l’articolo in lingua tedesca si trova qui.
Marto 13, 2020 Komenti
*deutsch siehe unten **italiano vedi sotto
La dua libro de la antikva biblioteko de Merano kiu ne nur rilatas al Esperanto sed estas skribita tute en Esperanto estas la libro „La vero pri Suda Tirolo“ publikigita en 1927. Kiel aŭtoro estas nomata Hans Fingeller sed estas konate ke tiu estas kaŝnomo. La autoro de la germalingva origanalo „Die Wahrheit über Süd Tirol“ estis Ernst Mumelter la estro de la oficejo por Sudtirolo en Innsbruck kaj eksa distriktestro de Bozen/Bolzano. La libro draste priskribas la subpremojn suferitajn de la germanlingvaj sudtirolanoj dum la faŝisma periodo sed li subtaksas la fakton, ke en la suda parto de Sudtirolo nome en Trentino la loĝantaro estis itallingva jam sub la Habsburgoj.
El hodiaŭa vidpunkto pli ol la enhavo de la libro estas interese la fakto, ke evidente Mumelter supozis ke per la traduko al Esperanto de sia verko li povu konatigi pli vastan iternacian publikon kun la suferojn de la germanlingvaj sudtirolanoj. Tio signifas ke tiam la konsidero de Esperanto estis certe pli alta ol nuntempe.
*Der Autor der des deutschsprachigen Originaltextes war Ernst Mumelter (1879-1863), Leiter der Arbeitsstelle für Südtirol in Innsbruck und bis 1925 letzter Bezirkshauptmann von Bozen.
Interessant ist besonders, dass Mumelter eine Esperanto-Übersetzung seines Werkes anfertigen ließ. Offensichtlich war er überzeugt, dadurch weltweit mehr Menschen für die Südtiroler Anliegen sensibilisieren zu können.
**L’autore del testo originale in lingua tedesca era Ernst Mumelter (1879-1863), capo dell’ufficio per il Sudtirolo a Innsbruck e fino al 1925 ultimo capitano distrettuale di Bolzano.
È particolarmente interessante, che Mumelter abbia fatto fare una traduzione in esperanto del suo lavoro. Ovviamente era convinto che con ciò avrebbe potuto sensibilizzare più persone in tutto il mondo al problema dei sudtirolesi sotto il fascismo.
Decembro 3, 2019 Komenti
La historia biblioteko de Merano estas kolekto de libroj, kiuj ĝis la jaro 1918 estis konservata en la urba muzeo. Plejparto de la libroj pritraktas argumentojn, kiuj rilatas al Tirolo kaj tio veras ankaŭ por la libro en Esperanto, pri kiu mi parolos en alia afiŝo.
Ĉi tie mi volas prezenti la Esperanto lernolibron de la jaro 1906, troviĝanta en la biblioteko. La libro nomiĝas “Methodisches Lehrbuch der internationalen Hilfssprache Esperanto” (Metoda lernolibro de la internacia helplingvo Esperanto). La libro estas destinata al germanlingvaj lernantoj kja havas entute 180 paĝojn. Eb la unuj 80 paĝoj ĝi pritraktas gramatikon, poste estas 20 paĝoj de ekzercoj pri tradukado, legado kaj konversacio kaj fine troviĝas vortaro.
Trarigardante la libron, mi konstatis, ke ĝi aperas kvazaŭ kiel nova kaj ŝajnis al mi ke multaj paĝoj neniam estis malfermitaj. Estas sciate, ke komence de la 20-a jarcento ekzistis kelkaj esperantistoj en la zono, sed evidente nur tre malmultaj uzantoj de la tiama muzea biblioteko uzis la prezentitan libron por lerni la lingvon, kvankam ĝi estas laŭ mi didaktike bone konceptita kaj tute taŭga por lernado. La libro enhavas ankaŭ belan bildon pri la arto lerni Esperanton facile, rapide kaj ĝisfunde.
Majo 10, 2018 Komenti
* deutsch siehe unten ** italiano vedi sotto
La 11-an de majo 2018 dum la Eŭropa-tago en la lerneja zono de Merano okazos ankaŭ unu-hora Esperanto leciono por entute 34 lernantoj. Parto el ili estas denaske germane-parolantoj kaj la aliaj itale-parolantoj. Estos interese vidi ĉu ili pretos uzi Esperanton por simpla dialogo.
** Il giorno 11 di maggio 2018 durante la giornata europea nella zona scolastica di Merano ci sara anche un ora di Esperanto per 34 studenti. Parte di questi sono di lingua italiana, altri di ingua tedesca. Sara interessante vedere, se accetteranno di usare l’esperanto per un semplice dialogo.
* Am 11. Mai 2018 wird anlässlich des Europatages in der Schulzone Meran auch eine Esperantostunde für 34 Schüler stattfinden. Ein Teil davon sind deutscher ein anderer Teil italienischer Muttersprache. Es wird interessant sein zu sehen, ob sie bereit sind Esperanto für einen einfachen Dialog zu verwenden.
Junio 23, 2017 Komenti
La lasta renkontiĝo antaŭ la somera paŭzo okazos venontan lundon la 26-an de junio 2017 je la 18-a horo en la “mediateca” de Merano en “Piazza de la rena”. Ni parolos pri la apo “amikumu”, la itala kongreso en Heraclea kaj pri niaj estontaj renkontiĝoj en aŭtuno. Nepre ĉeestu.
** Ci vediamo ancora una volta prima della pausa estiva il giorno 26 giugno alle ore 18 nella mediateca di piazza della rena in occasione del caffè delle lingue.
Tutti gli interessati sono benvenuti.
Majo 19, 2017 Komenti
Schönen Sommer mit vielen erfreulichen Begegnungen.
Majo 3, 2017 Komenti
* deutsch siehe unten ** italiano vedi sotto
Ni renkontiĝos sabaton la 6-an de majo je la 18-a horo en OstWest klubo en Merano. Ni spektos du filmetojn de la filmkonkurso “Teo kaj Amo” kaj parolos pri ili. Poste ni parolos pri la “Germana Esperanto Kongreso” kaj nia estontaj renkontiĝoj. Nepre alvenu!
* Wir treffen uns am Samstag 6. Mai um 18 Uhr im OstWest Klub in Meran. Wir schauen uns zwei Kurzfilme des Wettbewerbs “Teo kaj amo” an und reden über die nächsten Treffen. Alle Interessierten sind herzlich eingeladen.
** Ci vediamo sabato 6 maggio alle 18 nel Club Estovest di Merano. Vedremo due brevi filmati del concorso “Teo kaj amo” e parleremo dei futuri incontri. Tutti gli interessati sono invitati.
Februaro 23, 2017 Komenti
* italiano vedi sotto ** deutsch siehe unten
Ek de sabato, la 4-a de marto, okazos denove Esperanto renkontiĝoj en Orient-Okcidenta klubo en Merano. Ili daŭros dum la monatoj de marto kaj aprilo kaj okazos ĉiu dua sabato ĝis la 29-a de aprilo. En la unua renkontiĝo Walter rakontos pri sia vojaĝo al KAEST (Konferenco pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko) kaj poste ni priparolos la programon por la estontaj renkontiĝoj.
Nepre ĉeestu! Kiel kutime je la 18-a horo.
* Sabato 4 marzo alle 18 riprendiamo gli incontri al Club EstOvest. Inizialmente Walter racconterà del suo viaggio al KAEST e dopo parleremo del programma per gli incontri successivi programmati ogni due sabati nei giorni 18/03, 01/04, 15/04, e 29/04. Venite numerosi!
** Ab Samstag 4. März um 18 Uhr gibt es wieder an jedem zweiten Samstag Esperanto-Treffen im OstWest Klub Meran.
Februaro 20, 2017 Komenti
Nun pretas la tuta trilingva teatraĵo “Amikejo” en unu filmo. Ĝi havas subtitolojn en Esperanto kaj en la itala.
* con sottotitoli in italiano e esperanto
** mit Untertiteln in italienisch und Esperanto
Januaro 15, 2017 Komenti
* deutsch siehe unten ** italiano vedi sotto
Nun estas preta ankaŭ la filmeto kun la oka sceno de nia teatraĵo “Amikejo”.
En ĝi niaj amikoj Luise kaj Gino trovas samideanojn kiuj pretas kunlabori por la disvastigo de Esperanto
La sceno havas subtekstojn en Esperanto.
* Das Video der achten Szene des Theaterstücks “Amikejo” ist bereit. Luise und Gino finden Leute die bereit sind für Esperanto mitzuarbeiten.
** È pronto il video dell’ottava scena del nostro dramma “Amikejo”. Luise e Gino trovano persone disposte a collaborare per l’esperanto.