Amikejo (eo)

(deutsch)  (italiano)

Amikejo estas trilingva drameto. En amuza maniero ĝi montras la problemojn de kunvivo en plurlingva urbo kaj proponas uzon de la internacia lingvo Esperanto, kiel pontlingvo kaj kiel ilo por interligi la etnajn grupojn.

Sinsekvo de la agado

I akto

  1. sceno: kunsida salono de la komunuma konsilantaro
    La komunuma konsilantaro de la dulingva urbo “Kelmis” diskutas pri la neceso de varbokampanjo por reanimi la karnavalon.
    La ĉefa punkto de la debato estas la uzo de la du lingvoj en la kampanjo. La urbestro fine ĉesigas la debaton kaj prokrastas la decidon al la venonta kunsido.

  2. sceno: sur la strato
    En la malantaŭo videblas grandega afiŝo. Lu
    ise kaj Gino staras antaŭ la afiŝo, kiu montras kvar personojn iom maskitajn. La teksto diras: Soon is carnival again – we enjoy, enjoy too! Ili ne komprenas la tekston kaj eĉ ne estas kapablaj elparoli ĝin. Aliras fremdulo kiu nomiĝas Kolombo. Li parolas en Esperanto kaj konas ankaŭ aliajn lingvojn. Kolombo tradukas la anglan tekston en la esperantan lingvon kaj la duo komprenas ĝin. En tiu maniero Luise kaj Gino ekkonas, ke Esperanto estas lingvo facila kaj interesa.
    Kolombo rakontas, ke li estas sendito de Esperanto-Lando kaj venis en la urbon por propagandi Esperanton kiel pontlingvo. La duo konsilas al li viziti la urbestron.

II akto

  1. sceno: en la oficejo de urbestro
    Kolombo vizitas la germanlingvan urbestron kaj provas konvinki lin, ke estus bona ideo uzi Esperanton kiel pontlingvo.
    La urbestro ne estas interesata kaj sendas lin al itallingva asesorino Tomacchi, kiu estas kompetenta pri la kulturo en la urbo.
  2. sceno: en la oficejo de la asesorino Tomacchi
    La itallingva asesorino telefonas ekscitite kun ĵurnalisto pri artikolo, en kiu ŝi estis kritikata.
    La sekretario anoncas la viziton de Kolombo. Li eniras kaj provas konvinki la asesorinon, ke estus bona afero uzi Esperanton kiel pontlingvo. Ŝi kvazaŭ konsentas kaj promesas, ke ŝi baldaŭ respondos al la propono.
    Post la foriro de Kolombo ŝi telefonas al komunuma konsilanto Urzetti, kiu apartenas al la itallingva opozicio.

III akto

  1. sceno: en gastoĉambro de la gastejo “Aglo nigra”
    La urbestro kaj kelkaj membroj de la partio germana finas tagmanĝon. La urbestro rakontas pri lia renkontiĝo kun Kolombo kaj pri la internacia lingvo. Ili iomete diskutas pri la uzo de Esperanto. Baldaŭ ili decidas rifuzi la enkondukon de la pontlingvo. Uzo de tiu lingvo perturbus la ekzistantan potencstrukturon kaj estus risko por la nacia identeco.
  2. sceno: en gastoĉambro de la gastejo “Aglo nigra”
    Tomacchi renkontas Urzetti kaj demandas lin, kia estas lia opinio pri Esperanto. Li estas kategorie kontraŭ la internacia lingvo. Ĝi estus risko por la nacia identeco.
  3. sceno: sur la strato
    Luise kaj Gino intertempe eklernis Esperanton, kaj ili interparolas pri tio. Alvenas Kolombo, kiu estas sur la vojo al la stacidomo. Li ricevis rifuzan respondon de la asesorino.
    Luise kaj Gino decidas  ekpreni iniciativon kaj fondi klubon.
  4. sceno: en gastoĉambro de la gastejo “Aglo nigra”
    Komunuma konsilanto de la partio germana interparolas kun Irena, kelnerino el Orienta Eŭropo. Luise kaj Gino eniras. Ili rakontas pri ilia ideo de fondiĝo de asocio, kiu disvastigu Esperanton. Tuj Irena pretas kunlabori. Poste eniras la komunuma sekretario. Ankaŭ li estas konvinkata pri ila ideo. La kvaro fondas la “Esperanto-klubon Kelmis”.
  5. finsceno: ĉekomence antaŭ la kurteno fermita.
    Irena, Luise kaj Gino salutas la vizitantojn de la unua publika okazaĵo de la Esperanto-klubo. Ili anoncas prezentadon de dramo.
    Malfermas la kurteno kaj oni vidas la bildon de la unua sceno.
    Kun lingvoj interŝanĝitaj la membroj de la Esperanto-klubo ludas la komencparton de la unua sceno.

Se vi interesiĝas pri la tuta teksto bonvolu skribi al nia retadreso esperantosudtirolo@gmail.com

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: