1906 – Tridek esperantistoj en Eppan/Appiano

* italiano vedi sotto   ** deutsch siehen unten

Nekredeble! En la jaro 1906  la Esperanto-grupo de Eppan/Appiano havis tridek membrojn kaj ilia nombro laŭ la artikolo de Robert Auerbach publikigita en la tiama ĵurnalo “Brita Esperantisto” estis eĉ kreskanta.

* Incredibile! Nell’anno 1906 il gruppo esperantista di Appiano aveva trenta soci e il loro numero, come risulta da un artikolo pubblicato da Robert Auerbach nel giornale “Brita Esperantisto”, era adirittura in crescita.

** Kaum zu glauben! Im Jahre 1906 hatte die Esperantogruppe von Eppan dreißig Mitglieder und ihre Zahl war, laut einem Artikel von Robert Auerbach in der damaligen Zeitung “Brita Esperantisto”, sogar im steigen.

paĝo el "Brita Esperantisto" 1906 pri Eppan

Advertisements

Cesare Battisti

Cesare Battisti Bolzano

Busto de Cesare Battisti

* Italiano vedi sotto

La sekvan tekston verkis Antonio De Salvo  okaze de la 100-a datreveno de la morto de Cesare Battisti.

“La 12-an de julio estas la datreveno de la morto (en 1916, ĝuste antaŭ unu jarcento) de la iredentisma patrioto, ĵurnalisto kaj socialista politikisto Cesare Battisti (1875-1916), Trentlandano, itallingva aŭstria civitano, li estis deputito ĉe la Parlamento de Vieno. Kiam eksplodis la unua Mondmilito, li aliĝis al la itala armeo; kaptita de la aŭstraj Kaiserjäger (montosoldatoj) estrataj de alia trentlandano, li estis procesita kaj pendumita pro ŝtatperfido en la Kastelo “del Buonconsiglio” de Trento (en la germana, Schloß Trient) hodiaŭ sidejo de la Provinca Muzeo pri Historio.

En Italio, Cesare Battisti estas konsiderata nacia heroo, kaj preskaŭ ĉiuj italaj urboj havas straton (ofte prestiĝan) dediĉitan al li; aparta kazo estas la tiel dirita “Monumento al la Venko” de Bolzano/ Bozen (en la germana, Siegesdenkmal) starigita dum la faŝisma epoko por anstataŭigi la monumenton al la falintaj aŭstraj montosoldatoj kaj celebri la italan venkon en la unua Mondmilito (kaj tial vigle kontestata de la germanlingva loĝantaro), kiu gastigas buston de Cesare Battisti kun ŝnuro ĉe la kolo, verkon de Adolfo Wildt (milanano, malgraŭ la germana nomo). Efektive, la komenca intenco estis tiu, starigi monumenton ĝuste al Cesare Battisti (la unua ŝtono estis metita la 12-an de julio 1926, en la datreveno de la ekzekuto), sed poste la dediĉo estis ŝanĝita pro la firma opozicio de la vidvino kaj de la filino (kiuj ne ĉeestis la inaŭguron, la 12-an de julio 1928, ĉar ili ne akceptis la ekspluatadon fare de la reĝimo, kontraste kun la idealoj pri paco kaj libero de la socialista edzo kaj patro).

Cesare Battisti havis intensajn kontaktojn kun la trentlandaj esperantistoj; kaj post la milito, en 1922, estis eldonita la versio en Esperanto de lia “Guida del Trentino” (Gvidlibro tra Trentino).

FEI 1921-8,kov3

Reklamo de la “Gvidlibro”, el “L’Esperanto” 1921-8;

Antonio De Salvo

*
Il 12 luglio ricorre la morte (nel 1916, esattamente un secolo fa) del patriota irredentista, giornalista e politico socialista Cesare Battisti (1875-1916), Trentino, cittadino austriaco di lingua italiana, fu deputato al Parlamento di Vienna. Allo scoppio della prima Guerra mondiale, si arruolò nell’esercito italiano; catturato dai Kaiserjäger austriaci comandati da un altro trentino, fu processato e impiccato per alto tradimento nel Castello “del Buonconsiglio” di Trento (in tedesco, Schloß Trient) oggi sede del Museo Provinciale di Storia.

In Italia, Cesare Battisti è considerato un eroe nazionale, e quasi tutte le città hanno una via (spesso prestigiosa) a lui dedicata; un caso particolare è il c.d. “Monumento alla Vittoria” di Bolzano/ Bozen (in tedesco, Siegesdenkmal) eretto in epoca fascista per sostituire il monumento ai Kaiserjäger austriaci caduti e celebrare la vittoria italiana nella prima guerra mondiale (e per questo fortemente contestato dalla popolazione di lingua tedesca), il quale ospita un busto di Cesare Battisti con la corda al collo, opera di Adolfo Wildt (milanese, malgrado il nome tedesco). In effetti, l’intenzione iniziale era quella di erigere un monumento proprio a Cesare Battisti (la prima pietra fu posta il 12 luglio 1926, nell’anniversario dell’esecuzione), ma poi la dedica fu cambiata per la ferma opposizione della vedova e della figlia (che non furono presenti all’inaugurazione, il 12 luglio 1928, poiché non accettavano la strumentalizzazione operata dal regime, in contrasto con gli ideali di pace e di libertà del marito e padre socialista).

Cesare Battisti ebbe intensi contatti con gli esperantisti trentini; e dopo la guerra, nel 1922, fu edita la versione in Esperanto della sua “Guida del Trentino” (Gvidlibro tra Trentino).

Antonio De Salvo

Unuaj esperantistoj en tiama aŭstra suda Tirolo

kunerth* deutsch siehe unten
** italiano vedi sotto

Laŭ la adresaro de Ludoviko Zamenhof la unua persono kiu ellernis Esperanton en la tiama aŭstra suda Tirolo estis Franz Huemer el Schluderbach, poŝto Landro (Ampezzotal). Li esperantiĝis en 1905.

Sekvis Luigi Conte Eccheli el Rovereto (Trentino) kaj Stefan Kunerth el Meran-Gratsch. Ambaŭ iĝis esperantistoj en 1908. Estas interese noti la loĝadreson de Kunerth, kiu loĝis en “vilaĝo de vegetaranoj” (Vegetariersiedlung – vidu en la bildo).

* Laut dem Adressbuch der Esperanisten von Ludoviko Zamenhof, war Franz Huemer aus Schluderbach die erste Person aus dem südlichen Tirol, welche Esperanto gelernt hat. Es folgten im Jahre 1908 Luigi Conte Eccheli aus Rovereto und Stefan Kunerth aus Meran-Gratsch. Interessant ist die Adresse  des letzteren. (Vegetariersiedlung!)

** Secondo l‘indirizzaro degli esperantisti di Ludoviko Zamenhof, Franz Huemer da Schluderbach era il primo esperantista del Tirolo del Sud. Ha imparato la lingua nel 1905. Seguirono nel 1908 Luigi Conte Eccheli da Rovereto e Stefan Kunerth da Meran-Gratsch. È interessante notare l’indirizzo di quest’ultimo (Vegetariersiedlung – villaggio dei vegetariani!).

Malnova bildkarto en Esperanto

Bozen-fruktofoirejo Antonio De Salvo, esperantisto el Romo, sendis al ni tiun malnovan bildkarton, kiu montras la fruktofojron de Bolzano/Bozen. Plej verŝajne ĝi estis eldonita de la Esperanto-societo Bozen-Gries inter la jaroj 1912 kaj 1915. La teksto sur la dorso de la karto estas la sekva:

Bozen-Gries – turista centro kaj vintra kuracloko en belega rondvalo, en mezo de pentrindaj porfirmontegoj. Dumjara vizitado pli ol 120.000. Malnova komercurbo kun antikvaj domoj kaj stratoj. Granda fruktar- kaj vin-kulturo. Oni postulu la senpagan gvidfolion.”

Tiu interesa dokumento montras la viglecon de la Esperanto-movado en nia regiono antaŭ cent jaroj. Evidente tiam la esperantoistoj uzis Esperanton ankaŭ por alogi la turistojn el fremdaj landoj.

1913/14 – kurso de Esperanto en Bolcano

kurso_1914En la gazeto “Der Tiroler” de la 1-a de oktobro 1914 troviĝas mallonga artikolo, kiu anoncas kurson de Esperanto por komencantoj. La artikolo diras ankaŭ, ke simila kurso estis okazinta ankaŭ en la antaŭa jaro. La teksto estas la sekva:

<< Esperanto: Kiel lastjare, ankaŭ ĉijare la Societo Esperanto Bozen-Gries organizas kelkajn kursojn por komencantoj. La unua komencos je lundo, la 5-an de oktobro. Ni atentigas pri la anonco en la hodiaŭa ekzemplero.>>

oktobro 1911 – Unua delegito de UEA en Bozen-Bolzano

En la gazeto “Der Thistorioiroler” de la 26-a de oktobro 1911 troviĝas mallonga artikolo pri Universala Esperanto Asocio.

Estas interese rimarki, ke UEA estas prezentata precipe kiel societo, kiu celas faciligi internaciajn kontaktojn en kampo de ekonomio. La teksto estas la sekva:

<< La Universala Esperanto Asocio (Societo por la disvolviĝo de intarnaciaj rilatoj), kiu havas reprezentantojn en ĉirkaŭ 1000 lokoj en 44 landoj, ekde nun havas delegiton anĸaŭ por Bozen-Bolzano. La ĉefaj celoj de la societo estas alporti, per la delegito, ĉiuspecajn informojn pri komerco, industrio, laborebleco, ekpozcioj, vojaĝoj, turismo aŭ pri Esperanto mem. Same ĝi donas informojn pri nacia kaj internacia juro, patento-juro ktp kaj disponeblas organizi la disdonon de prospektoj, katalogoj kaj gvidfolioj en la plej gravaj urboj de la mondo. Por membroj la servoj estas senkostaj. Pliaj informoj donas la loka delegito Wilh. Wittek, Bozen- St. Johann 515 >>