Fiziklibro – la dua volumo estas kompleta

titolfolio2

Nun pretas  la kompleta 2-a volumo de nia baza kurso pri fiziko. Ĝi enhavas la sekvajn ĉapitrojn:

Statika ekvilibro
Fortoj en ekvilibro/ tordomomanto / mekanika ekvilibro / masocentro/stabileco
Movo kaj forto
Rapido kaj akcelo / libera falo / movenergio / unuforma cirkla movo
Elektromagneta forto
Magneta kampo / elektra kurento en magneta kampo / elektraj motoroj/magneta kampo de bobeno / magneta permeablo/ forto aganta al moviĝanta ŝargo / Lorenca forto
Elektromagneta indukto
Elektromagneta indukto kaj magneta flukso / indukto kaj energio / generatoroj / transformilo

La nun aperinta volumo estas 66 paĝa, enhavas 206 figurojn kaj ankaŭ temvortan indekson. Por elŝuti ĝin, klaku sur la sekva ligilio

https://esperantosudtirolo.files.wordpress.com/2013/11/2_fiziklibro.pdf

Por sciigi vian opinion, eventualajn erarkorektojn aŭ rimarkojn, bonvolu kontakti la aŭtoron ĉe esperantosudtirolo@gmail.com

Advertisements

Fiziko kiel vikilibro – 1-a parto

titolfolio_vikilibroNi komencis enmeti la enhavon de nia fiziklibro en la projekto vikilibroj.
La ligilo estas http://eo.wikibooks.org/wiki/Fiziko_-_baza_kurso

Enmetado de la tuta libro estas granda laboro. Ni esperas ke kelkaj samideanoj kunlaboros al ĝia kompletigo. Ili povas elŝuti la capitrojn de la sekvaj ligiloj:

1-a ĝis 4-a ĉap.   https://esperantosudtirolo.files.wordpress.com/2012/03/fiziklibro4.odt

5-a ĉapitro          https://esperantosudtirolo.files.wordpress.com/2012/07/0_fiziklibro5.odt

6-a ĉapitro          https://esperantosudtirolo.files.wordpress.com/2012/09/0_fiziklibro6.odt

La .odt dosieroj enhavas ankaŭ la bildojn kiuj plejparte estas libere uzeblaj, kaj povas esti alŝutataj al Wikimedia. Por alŝuti la tekston al vikilibro sufiĉas eksporti ĝin kiel .txt dosiero.

Bonan kaj sukcesan laboron al ĉiuj kunlaborantoj. Kune ni faru elstaran libron!

fiziklibro – lasta ĉapitro pretas

titolfolio2-4

Nun estas preta la kvara kaj lasta ĉapitro de dua volumo.
La ĉapitro havas entute 15 paĝojn kun 46 figuroj kaj pritraktas elektromagnetan indukton.

Por elŝuti ĝin, bonvolu klaki sur la bildo. La aliaj ĉapitroj elŝuteblas el antaŭaj afiŝoj.

Por sciigi vian opinion kaj eventualajn erarojn, bonvolu sendi retmesaĝon al nia adreso esperantosudtirolo@gmail.com

Post kelkaj semajnoj estos enretigata reviziita versio de la tuta volumo.

fiziklibro – pretas tria ĉapitro de dua volumo

titolfolio2-3Nun estas preta la tria ĉapitro de dua volumo.
Ĝi enhavas 20 paĝojn kun 80 figuroj kaj pritraktas elektromagnetan forton.

Por elŝuti ĝin, bonvolu klaki sur la bildo.

La unuaj du ĉapitroj elŝuteblas el antaŭaj afiŝoj.

Por sciigi vian opinion kaj eventualajn erarojn, bonvolu sendi retmesaĝon al nia adreso esperantosudtirolo@gmail.com

fiziklibro – dua volumo havas du ĉapitrojn

titolfolio2-2

Nun estas preta la dua ĉapitro de dua volumo.
Ĝi pritraktas rilaton inter forto kaj movo.

Por elŝuti ĝin, bonvolu klaki sur la bildo. La unua ĉapitro elŝuteblas el antaŭa afiŝo.

Por sciigi vian opinion kaj eventualajn erarojn, bonvolu sendi retmesaĝon al nia adreso esperantosudtirolo@gmail.com

fiziklibro – pretas la unua ĉapitro de dua volumo

titolfolio2-1mNia membro Walter Bernard daŭrigas sian verkadon de lernolibro pri baza fiziko.

Jam antaŭ kelkaj monatoj ni prezentis kompletan unuan volumon (vidu la afiŝon pli sube).

Nun estas preta la unua ĉapitro de dua volumo. Ĝi pritraktas statikan ekvilibron.

Por elŝuti la ĉapitron, bonvolu klaki sur la bildo.

Por sciigi vian opinion kaj eventualajn erarojn, bonvolu sendi retmesaĝon al nia adreso esperantosudtirolo@gmail.com

Fiziklibro – pretas kompleta unua volumo

titolfolio2    Pretas kompleta reviziita eldono de unua volumo de baza kurso
de fiziko. Ĝi enhavas sep ĉapitrojn kaj vortindekson.

    Por elŝuti ĝin, bonvolu klaki sur la bildo.
Por sciigi vian opinion kaj eventualajn erarojn, bonvolu sendi
retmesaĝon al nia adreso
esperantosudtirolo@gmail.com