Parolado pri vojaĝo en Armenio

ostwest-armenio*Deutsch siehe unten  ** Italiano vedi sotto

Dum nia laŭvica renkontiĝo je la venonta sabato la 05-an de decembro 2015 nia klubanino Lindi prezentos bildojn kaj rakontos pri sia vojaĝo en Armenio. Se restos tempo ni ankaŭ parolos pri la Esperanto-movado en Armenio. Ne forgesu alveni!

* Am kommenden Samstag beim Treffen im OstWest Club wird uns Lindi von ihrer Reise nach Armenien erzählen (auf Esperanto :-)) und dazu einige Bilder zeigen.

** Sabato prossimo 05/12/2015 alle 18 nel Club EstOvest, Lindi ci racconterá del suo viaggio in Armenia (in Esperanto :-)) e ci mostrerà delle foto. Non mancate!

Esperanto-instruado en Ĉinio

ostwest-cinafilm*Deutsch siehe unten  ** Italiano vedi sotto

Dum nia laŭvica renkontiĝo je la venonta sabato la 07-an de novembro 2015 ni spektos filmon pri Esperanto-instruado en ĉina bazlernejo. Poste ni parolos pri la filmo. Ne forgesu alveni!

* Am kommenden Samstag beim Treffen im OstWest Club schauen wir uns einen Film über Esperantounterricht in China an.

** Sabato prossimo 07/11/2015 alle 18 nel Club EstOvest, film sull’insegnamento dell’esperanto in Cina.

aŭtunaj renkontiĝoj

* Deutsch siehe unten ++ Italiano vedi sottoostwest15
La 26-an de septembro 2015 okazos nia unua aŭtuna renkontiĝo en Orient-okcidenta klubo (Ost-West Club) en Merano.
Ni parolos pri la programo kaj pri la datoj de la sekvantaj renkontiĝoj.  Ĉiuj kiuj interesiĝas pri Esperanto, ankaŭ se tute komencantoj estas bonvenaj.
La renkontiĝo komencos sabate la 26-an de septembro je la 18-a horo.

*
Am 26.September 2015 findet unser erstes Herbsttreffen im Ost-West Club in Meran, Passeirergasse 29 statt. Wir unterhalten uns über das Programm und die Termine der folgenden Treffen. Alle welche sich für Esperanto interessieren sind herzlichst willkommen, auch absolute Anfänger.
Das Treffen beginnt am Samstag 26. September um 18.00 Uhr.

++
Riprendono i nostri incontri nel Club Est-Ovest di Merano.
Il primo incontro inizia sabato 26. settembre 2015 alle ore 18.00. Parleremo del programma e delle date per i successivi incontri.

Tutti sono invitati.

Ana Pana – demandoj 4 – respondoj 5

Dum la sabata renkontiĝo ni parolos pri la sekvo:

Leciono 5 - demandoj al Ana
Kia estas la vetero ĉe vi?
Kion vi faros morgaŭ?
Ĉu vi ŝatas someron?
Kiu sezono venas post la somero?
Kiu sezono estas antaŭ la vintro?
Kiam venas la printemo?

Leciono 6 - respondoj de Ana                
Mi ne scias kion mi volas studi...
Jes, en Usono kostas multe studi.
Ne, ne estas facile trovi laboron en Novjorko.
Jes, mi ŝatus vojaĝi en fremdaj landoj!
Miaj gepatroj pretas pagi por la studoj.
Plej verŝajne mi studos ion venontjare.

Unua eksterlanda gasto partoprenis en nia renkontiĝo

ost-west-eoHieraŭ la 11-an de aprilo 2015 unuafoje ĉeestis eksterlanda vizitanto dum nia renkontiĝo en OstWest-klubo. Vizitis nin s-ro Harald Schmitz el Kolonjo en Germanio. S-ro Schmitz, kiu ferias en Sudtirolo kaj tre bone regas la lingvon, ege riĉigis nian kunvenon. Li donis la eblecon al la klubanoj uzi la internacian lingvon por interparoli kun antaŭe ne konata persono. Li ankaŭ tre pozitive rakontis pri siaj spertoj kun la „Pasporta Servo“ kaj varbis por tiu iniciato.

Espereble ankaŭ dum estontaj renkontiĝoj iu vizitanto trovos la vojon al nia renkontiĝo.

Renkontiĝoj en Orient-okcidenta klubo

ost-west* Deutsch siehe unten ++ Italiano vedi sotto
La 14-an de februaro 2015 okazos nia unua renkontiĝo en Orient-okcidenta klubo (Ost-West Club) en Merano.
Ni rigardos kelkajn filmetojn kaj komencos enretan kurson de lernu.net. Ĉiuj kiuj interesiĝas pri Esperanto, ankaŭ se tute komencantoj estas bonvenaj.
Nia unua renkontiĝo komencos sabate la 14-an de februaro je la 18-a horo.
Aliaj renkontiĝoj okazos en la sekvantaj sabatoj je la sama horo.

*
Am 14.Februar 2015 findet unser erstes Treffen im Ost-West Club in Meran, Passeirergasse 29 statt. Wir schauen uns ein paar Kurzfilme an und beginnen einen online Kurs von lernu.net. Alle welche sich für Esperanto interessieren sind herzlichst willkommen, auch absolute Anfänger.
Das erste Treffen beginnt am Samstag 14. Februar um 18.00 Uhr.
Weitere Treffen finden dann an den folgenden Samstagen statt.

++
Da ora in poi nel Club Est-Ovest di Merano si parlerà anche l’Esperanto.
Il primo incontro inizia sabato 14. febbraio 2014 alle ore 18.00.

Tutti sono invitati.

Komenciĝis la voĉdonado de konkurso por mallongaj filmoj

Bildschirmfoto vom 2015-01-24 15:42:54Komenciĝis la voĉdonado de la konkurso por mallongaj filmoj de Ĉina Radio Internacia. Al la konkurso partoprenas  pli ol 40 mallongaj filmoj, ĉiuj en Esperanto aŭ kun esperantaj subtitoloj. Kelkaj el ili estas vere belaj. Rigardu ilin kaj poste bonvolu voĉdoni por nia filmeto “Teo-amo en Merano” 🙂

Jen la ligilo al la konkurso por mallongaj filmoj.

Paroliga rondo pri Charles Dickens

Cratchit_festenoDum la venonta lunda renkontiĝo ni parolos pri la

angla verkisto Charles Dickens kaj lia verko “Kristnaska kanto”.

Aparta temo estos  la kristnaska festeno en la familio de Bob Cratchits.

Se vi volas iom prepariĝi legante la rilatajn paĝojn vi povas elŝuti la libron.

Kristnaska kanto

 


 

 

Paroliga rondo pri Astrid Lindgren

PipiDum la venonta lunda renkontiĝo ni parolos pri la sveda verkistino Astrid Lindgren kaj ŝiaj verkoj.

Se vi volas iom prepariĝi legante kelkajn paĝojn el ŝiaj libroj vi povas elŝuti la subajn verkojn.

 

    Pipi ŝtrumpolonga

    Ronjo, rabista filino

Paroliga rondo en lingvokafejo

Sprachlounge* Deutsch siehe unten ++ Italiano vedi sotto
La 1-an de septembro 2014 denove malfermiĝos la lingvokafejo en la “Mediateca multilingua” en Merano.
Aldone al la kutimaj lingvoj ĉijare one parolos ankaŭ en Esperanto. Ĉiuj kiuj interesiĝas pri la internacia lingvo, ankaŭ se tute komencantoj estas bonvenaj.
Nia unua renkontiĝo komencos lunde la 1-an de septembro je la 18-a kaj kvarono (18.15).
Aliaj renkontiĝoj okazos ĉiun unuan kaj trian lundon de la monato je la sama horo.

*
Am 1.September 2014 öffnet in der Sprachenmediathek am Sandplatz in Meran wieder die Sprachlounge. Zusätzlich zu den üblichen Sprachen wird dort in diesem Herbst auch Esperanto gesprochen. Alle welche sich für die Internationale Sprache interessieren sind herzlichst willkommen, auch absolute Anfänger.
Das erste Treffen beginnt am Montag 1. September um 18.15 Uhr.
Weitere Treffen finden dann jeweils am 1. und 3. Montag des Monats zur selben Zeit statt.

++
Quest’anno nel caffè delle lingue della mediateca multilingua in piazza della rena a Merano si parla anche l’Esperanto. Tutti sono invitati.
Il primo incontro inizia lunedí 1. settembre alle ore 18.15.
http://www.alphabeta.it/caffe_delle_lingue.html