Komenciĝis la voĉdonado de konkurso por mallongaj filmoj

Bildschirmfoto vom 2015-01-24 15:42:54Komenciĝis la voĉdonado de la konkurso por mallongaj filmoj de Ĉina Radio Internacia. Al la konkurso partoprenas  pli ol 40 mallongaj filmoj, ĉiuj en Esperanto aŭ kun esperantaj subtitoloj. Kelkaj el ili estas vere belaj. Rigardu ilin kaj poste bonvolu voĉdoni por nia filmeto “Teo-amo en Merano” 🙂

Jen la ligilo al la konkurso por mallongaj filmoj.

Advertisements

Filmkonkurso “Teo-Amo”

Ĉi sube spekteblas nia kontribuaĵo al la konkurso pri mallongaj filmoj de Ĉina Radio Internacia. Partoprenu ankaŭ vi!
http://esperanto.cri.cn/721/2014/05/07/165s162001.htm
Nia filmeto prezentas la Mondbutikon de Merano, kie inter alie estas vendataj pluraj specoj de teo. Oni vidas ankaŭ virinon, kiu aĉetas teon kaj respondas al demando pri tiu trinkaĵo.

Mondbutiko – Merano

En multaj eŭropaj urboj troviĝas vendejoj de justa komerco nomataj “Mondbutiko”.

La filmeto prezentas la Mondbutikon de Merano.