Esperanto-instruado en Ĉinio

ostwest-cinafilm*Deutsch siehe unten  ** Italiano vedi sotto

Dum nia laŭvica renkontiĝo je la venonta sabato la 07-an de novembro 2015 ni spektos filmon pri Esperanto-instruado en ĉina bazlernejo. Poste ni parolos pri la filmo. Ne forgesu alveni!

* Am kommenden Samstag beim Treffen im OstWest Club schauen wir uns einen Film über Esperantounterricht in China an.

** Sabato prossimo 07/11/2015 alle 18 nel Club EstOvest, film sull’insegnamento dell’esperanto in Cina.

Advertisements

Kurso por komencantoj – Anfängerkurs – corso per principianti

brazilakurso* Deutsch siehe unten   ** Esperanto vidu malsupre
Sabato 3 ottobre alle 18 inizia un corso per principianti al Club Est-Ovest di Merano. La durata é di otto incontri, la partecipazione é gratuita.

* Am Samstag 3. Oktober beginnt ein Anfängerkurs im OstWest Club in Meran. Insgesamt finden acht Treffen statt, die Teilnahme ist kosenlos.

** Sabaton la 3-an de oktobro komenciĝos kurso por komencantoj en OrientOkcidenta klubo en Merano. Entute okazos ok lecionoj, la partopreno estas senkosta.

Ana Pana – demandoj 4 – respondoj 5

Dum la sabata renkontiĝo ni parolos pri la sekvo:

Leciono 5 - demandoj al Ana
Kia estas la vetero ĉe vi?
Kion vi faros morgaŭ?
Ĉu vi ŝatas someron?
Kiu sezono venas post la somero?
Kiu sezono estas antaŭ la vintro?
Kiam venas la printemo?

Leciono 6 - respondoj de Ana                
Mi ne scias kion mi volas studi...
Jes, en Usono kostas multe studi.
Ne, ne estas facile trovi laboron en Novjorko.
Jes, mi ŝatus vojaĝi en fremdaj landoj!
Miaj gepatroj pretas pagi por la studoj.
Plej verŝajne mi studos ion venontjare.

1913/14 – kurso de Esperanto en Bolcano

kurso_1914En la gazeto “Der Tiroler” de la 1-a de oktobro 1914 troviĝas mallonga artikolo, kiu anoncas kurson de Esperanto por komencantoj. La artikolo diras ankaŭ, ke simila kurso estis okazinta ankaŭ en la antaŭa jaro. La teksto estas la sekva:

<< Esperanto: Kiel lastjare, ankaŭ ĉijare la Societo Esperanto Bozen-Gries organizas kelkajn kursojn por komencantoj. La unua komencos je lundo, la 5-an de oktobro. Ni atentigas pri la anonco en la hodiaŭa ekzemplero.>>