Fiziklibro – la dua volumo estas kompleta
Novembro 2, 2013 3 komentoj
Nun pretas la kompleta 2-a volumo de nia baza kurso pri fiziko. Ĝi enhavas la sekvajn ĉapitrojn:
Statika ekvilibro
Fortoj en ekvilibro/ tordomomanto / mekanika ekvilibro / masocentro/stabileco
Movo kaj forto
Rapido kaj akcelo / libera falo / movenergio / unuforma cirkla movo
Elektromagneta forto
Magneta kampo / elektra kurento en magneta kampo / elektraj motoroj/magneta kampo de bobeno / magneta permeablo/ forto aganta al moviĝanta ŝargo / Lorenca forto
Elektromagneta indukto
Elektromagneta indukto kaj magneta flukso / indukto kaj energio / generatoroj / transformilo
La nun aperinta volumo estas 66 paĝa, enhavas 206 figurojn kaj ankaŭ temvortan indekson. Por elŝuti ĝin, klaku sur la sekva ligilio
https://esperantosudtirolo.files.wordpress.com/2013/11/2_fiziklibro.pdf
Mi estas brazila profesoro de fiziko, kaj mi tre ĝuis ĉi tion verkadon!
Gratulojn!
Ismael Costa.
Ĉi tio estas tre bona libro pri fiziko kaj Esperanto! Gratulojn!
Dankon, bonvolu disvastigi la libron.