Opinio pri Esperanto – respondoj de la kandidatoj

Plakat2Al la sekvaj kandidatoj por la venonta elektado de provinca parlamento de Sudtirolo, estis farita demando pri Esperanto per fejsbuko:

Riccardo Dello Sbarba, Elena Artioli, Alberto Stenico, Christian Tommasini, Martha Stocker, Marie Mawe, Arno Kompatscher, Arnold Schuler, Philipp Achammer, Veronika Stirner, David Augscheller, Brigitte Foppa, Tobias Tobe Planer, Florian Mussner

Alberto Stenico, Marie Måwe kaj Florian Mussner detale respondis , Elena Artioli ŝatis la demandon sed ne respondis, la aliaj tute ne reagis.
Ĉisekve la tradukitaj, iomete mallongigitaj respondoj (la originalaj tekstoj troviĝas en la komentoj de la antaŭa afiŝo). Se vi intencas respondi al ili, vi povas fari tion sur ilia fejsbuka paĝo

Alberto Stenico, kandidato de la partio Scelta Civica per l’Alto Adige/Suedtirol diras, ke li ne sufice konas la temon, sed li favore konsideras la klopodon de enkonduko de universala lingvo. Eble utopia, gxi helpas, teni alte la konscion pri la aparteneco de cxiuj popoloj al sama komunumo.

Marie Måwe, kandidatino de la partio SVP (Südtiroler Volkspartei) diras , ke la ideo de enkonduko de neuxtra lingvo por eviti konfliktojn estis genia. Sed laux sxia opinio prefereblas lerni la lingvon de la aliaj. Tiamaniere oni proksimigxas ankaux al la kulturo de la aliaj, kaj la interkomprenigxo plibonigxas. Por la eŭropa unio kaj por tuta mondo validas, ke lingvo estas des pli grava, ju pli da homoj parolas ĝin. La plej uzata lingvo nuntempe estas la angla, dum Esperanto estas malmulte uzata. Pro tio ĝi malfacile sukcesos.

Florian Mussner, kandidato de la partio SVP (Südtiroler Volkspartei) diras , ke ĉio, kio helpas plibonigi la interkompreniĝon de la popoloj estas subteninda, aparte la lernado de lingvoj. En Sudtirolo tio funkcias, oni lernas, kiel dua lingvo, la lingvon de la alia etnia grupo (en la ladinaj valoj la lingvojn de la du aliaj grupoj), kaj kiel fremda lingvo la anglan. Tio ebligas pacan kunvivadon inter la grupoj kaj, per la angla, kun la tuta mondo. Fakte la angla iĝis la monda lingvo, kiu Esperanto volis iĝi. La kialo de tio estas la fakto, ke la angla estas la denaska lingvo de multaj, kaj Esperanto de neniu. Pro tio Florian Mussner opinias, ke prefereblas subteni la naturan evoluon, anstataŭ kontraŭponi al ĝi iu artefaritan evoluon.

4 Responses to Opinio pri Esperanto – respondoj de la kandidatoj

  1. Evanilde Rossi Sandrão diras:

    Nelerninte Esperanton, ili ne sukcesas konsideri la plifacilecon lerni kaj uzi Esperanton rilate al ajna natura lingvo, kies esksterlandanaj nenaturaj parolantoj malfacile regas tiom, kiom la naturaj landanoj mem.
    Pro tio, la komuniko de eksterlandaj parolantoj restas submetata al tiu de la enlandaj parolantoj, kio malpermesas ĝustan kaj egaligan intersanĝon de ideoj.

  2. Stanislao diras:

    Angla lingvo kaj ESPERANTO estas kiel biciklo kaj aŭto en ĝia naskiĝo. Se oni volis atingi malproksiman urbon, oni prenis biciklon, ĉar ĝi estis vaste uzata. Malmultaj prenis aŭton, ĉar ĝi ankoraŭ ne estis vaste konata kaj produktata. Ĉiu scias, ke veturante aŭte, li atingos pli rapide malproksiman urbon. Mi vidas, ke neniu politikisto ne kalkulas kostoj kaj tempo de lernado de la lingvoj. Neniu parolas, ke homoj denaske parolantaj la anglan estas en privilegiita situacio.

  3. GAETA diras:

    Morgaù la 25an de majo mi iros vocxdoni por la Europaj Parlamentanoj. Mi bedaùras ke mal
    estas Esperanta Kandidato. Junagxe la anglan lingvon mi lernis 5 jarojn. Sekve, post nur unu jaro de lernado de esperanto mi scipovis same kiel en la angla. Kaj nun, kvankam de jaroj mi ne plu voyaghas, esperanto estas por mi neforgesebla lingvo, kion mi ege shatas. Saluton, gesamideanoj.

  4. Resondado Opinio pri Eperanto – respondoj de la kandidatoj | Esperanto feed

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: