Fiziklibro – la dua volumo estas kompleta
Novembro 2, 2013 3 komentoj
Nun pretas la kompleta 2-a volumo de nia baza kurso pri fiziko. Ĝi enhavas la sekvajn ĉapitrojn:
Statika ekvilibro
Fortoj en ekvilibro/ tordomomanto / mekanika ekvilibro / masocentro/stabileco
Movo kaj forto
Rapido kaj akcelo / libera falo / movenergio / unuforma cirkla movo
Elektromagneta forto
Magneta kampo / elektra kurento en magneta kampo / elektraj motoroj/magneta kampo de bobeno / magneta permeablo/ forto aganta al moviĝanta ŝargo / Lorenca forto
Elektromagneta indukto
Elektromagneta indukto kaj magneta flukso / indukto kaj energio / generatoroj / transformilo
La nun aperinta volumo estas 66 paĝa, enhavas 206 figurojn kaj ankaŭ temvortan indekson. Por elŝuti ĝin, klaku sur la sekva ligilio
https://esperantosudtirolo.wordpress.com/wp-content/uploads/2013/11/2_fiziklibro.pdf