Opinio pri Esperanto – respondoj de la kandidatoj

Plakat2Al la sekvaj kandidatoj por la venonta elektado de provinca parlamento de Sudtirolo, estis farita demando pri Esperanto per fejsbuko:

Riccardo Dello Sbarba, Elena Artioli, Alberto Stenico, Christian Tommasini, Martha Stocker, Marie Mawe, Arno Kompatscher, Arnold Schuler, Philipp Achammer, Veronika Stirner, David Augscheller, Brigitte Foppa, Tobias Tobe Planer, Florian Mussner

Alberto Stenico, Marie Måwe kaj Florian Mussner detale respondis , Elena Artioli ŝatis la demandon sed ne respondis, la aliaj tute ne reagis.
Ĉisekve la tradukitaj, iomete mallongigitaj respondoj (la originalaj tekstoj troviĝas en la komentoj de la antaŭa afiŝo). Se vi intencas respondi al ili, vi povas fari tion sur ilia fejsbuka paĝo

Alberto Stenico, kandidato de la partio Scelta Civica per l’Alto Adige/Suedtirol diras, ke li ne sufice konas la temon, sed li favore konsideras la klopodon de enkonduko de universala lingvo. Eble utopia, gxi helpas, teni alte la konscion pri la aparteneco de cxiuj popoloj al sama komunumo.

Marie Måwe, kandidatino de la partio SVP (Südtiroler Volkspartei) diras , ke la ideo de enkonduko de neuxtra lingvo por eviti konfliktojn estis genia. Sed laux sxia opinio prefereblas lerni la lingvon de la aliaj. Tiamaniere oni proksimigxas ankaux al la kulturo de la aliaj, kaj la interkomprenigxo plibonigxas. Por la eŭropa unio kaj por tuta mondo validas, ke lingvo estas des pli grava, ju pli da homoj parolas ĝin. La plej uzata lingvo nuntempe estas la angla, dum Esperanto estas malmulte uzata. Pro tio ĝi malfacile sukcesos.

Florian Mussner, kandidato de la partio SVP (Südtiroler Volkspartei) diras , ke ĉio, kio helpas plibonigi la interkompreniĝon de la popoloj estas subteninda, aparte la lernado de lingvoj. En Sudtirolo tio funkcias, oni lernas, kiel dua lingvo, la lingvon de la alia etnia grupo (en la ladinaj valoj la lingvojn de la du aliaj grupoj), kaj kiel fremda lingvo la anglan. Tio ebligas pacan kunvivadon inter la grupoj kaj, per la angla, kun la tuta mondo. Fakte la angla iĝis la monda lingvo, kiu Esperanto volis iĝi. La kialo de tio estas la fakto, ke la angla estas la denaska lingvo de multaj, kaj Esperanto de neniu. Pro tio Florian Mussner opinias, ke prefereblas subteni la naturan evoluon, anstataŭ kontraŭponi al ĝi iu artefaritan evoluon.

Advertisements

Kandidatoj por elektado – opinio pri Esperanto

plakate_10-13_1

Afiŝoj por la elektado de provinca parlamento en Sudtirolo

Per fejsbuko ni demandis opinion pri Esperanto al kelkajj kandidatoj de la venonta elektado al provinca parlamento de Sudtirolo. Jen la demando, farita kaj esperante kaj en la gepatra lingvo de kandidato:

Saluton!
Ĉu vi havas opinion pri la uzo de la internacia lingvo Esperanto, kiel ponlingvo en Sudtir
olo kaj en Eŭropa komunumo? *

* Ni faris tiun demandon al kelkaj kandidatoj de la elektado al provinca parlamento. La respondoj estos publikigataj en nia retpaĝaro.

Post dek tagoj ni publikigos la respondojn.