Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio – opinio de la kandidatoj

EU-Wahl_modPer fejsbuko ni demandis opinion pri Esperanto kiel oficiala lingvo de Eŭropa Unio al kelkaj kandidatoj al la venonta balotado pri la Eŭropa Parlamento. Jen la demando, farita en la gepatra lingvo de kandidato (germana aŭ itala) :

“Ĝentila kandidato!

Unu el la fondaj principoj de la Eŭropa Unio estas la egaleco de la lingvoj kaj de la kulturoj. Nuntempe la angla estas favorata kompare al la aliaj lingvoj.
Ni estas konvinkitaj, ke nur neŭtrala lingvo, kiu ne apartenas al iu nacio, povos garantii en la enstonteco samajn rajtojn al ĉiuj lingvoj. Pro tio ni postulas, ke Esperanto estu rekonata kiel oficiala lingvo de  Eŭropa Unio.

Vi kandidatiĝas al la balotado pri la Eŭropa Parlamento, kaj eble vi povos partopreni al la decido pri tiu temo. Kio estas via opinio? Ĉu vi eventuale voĉdonos favore al enkonduko de Esperanto kiel oficiala lingvo de Eŭropa Unio?

Ni esperas ke via respondo estos pozitiva kaj publikigos ĝin en nia retpaĝaro.

Elkorajn salutojn kaj bondezirojn.”

Post dek tagoj ni publikigos la respondojn de la kandidatoj.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: