Saluton!


La Esperanto-Klubo Sudtirolo volas kontribui al disvastiĝo de la internacia lingvo Esperanto kaj precipe al ĝia uzo kiel pontlingvo ankaŭ en Sudtirolo.

Der Esperanto-Klubo Sudtirolo möchte zur Verbreitung  der internationalen Sprache Esperanto und besonders zu deren Verwendung als Brückensprache auch in Südtirol  beitragen.

L’ Esperanto-Klubo Sudtirolo nasce con l’obiettivo di contribuire ad una maggiore diffusione della lingua internazionale Esperanto e ad un suo uso come lingua ponte anche in Sudtirolo.

fiziklibro – dua volumo havas du ĉapitrojn

titolfolio2-2

Nun estas preta la dua ĉapitro de dua volumo.
Ĝi pritraktas rilaton inter forto kaj movo.

Por elŝuti ĝin, bonvolu klaki sur la bildo. La unua ĉapitro elŝuteblas el antaŭa afiŝo.

Por sciigi vian opinion kaj eventualajn erarojn, bonvolu sendi retmesaĝon al nia adreso esperantosudtirolo@gmail.com

fiziklibro – pretas la unua ĉapitro de dua volumo

titolfolio2-1mNia membro Walter Bernard daŭrigas sian verkadon de lernolibro pri baza fiziko.

Jam antaŭ kelkaj monatoj ni prezentis kompletan unuan volumon (vidu la afiŝon pli sube).

Nun estas preta la unua ĉapitro de dua volumo. Ĝi pritraktas statikan ekvilibron.

Por elŝuti la ĉapitron, bonvolu klaki sur la bildo.

Por sciigi vian opinion kaj eventualajn erarojn, bonvolu sendi retmesaĝon al nia adreso esperantosudtirolo@gmail.com

Opinio pri Esperanto – jen la reagoj

Afiŝoj por la elektoj al itala parlamento 2013

Afiŝoj por la elektoj al itala parlamento 2013

Per fejsbuko ni faris demandon pri Esparanto al dek sudtirolaj politikistoj kaj kandidatoj por la venontaj elektoj al itala parlamento.  Nur esperante,  ni demandis al

Daniel Alfreider, Elena Artioli, David Augscheller, Michaela Biancofiore, Michil Costa, Renate Gebhard, Florian Kronbichler, Robert Ladurner, Guido Margheri, Albrecht Plangger

Ĉu vi havas opinion pri la uzo de la internacia lingvo Esperanto kiel pontlingvo en Sudtirolo kaj en Eŭropa komunumo?

Reagis tri personoj.

Robert Ladurner respondis skribante:

bonan versperon,

ich würde böse lügen, wenn ich behaupten würde, dass ich Esperanto spreche… Ich hege ein wenig Interesse dafür, das beweist u.a. die Tatsache, dass ich mit dem Esperanto-Klubo Sudtirolo auf fb schon eine ganze Weile befreundet bin.
Um auf Ihre Frage einzugehen: Ich fände es wünschenswert, wenn sich die Menschen besser verstehen würden und dadurch Konflikte gelöst werden könnten egal ob in Südtirol, Europa oder in der Welt. Die Brückensprache Esperanto könnte eine Möglichkeit sein, aber ich bin wie gesagt kein großer Kenner.
Ich bin ein Anhänger der gewaltfreien Komunikation und seit ich gesehen habe welch wunderbare Möglichkeiten sich damit öffnen, befürworte ich alles, was dazu beiträgt, dass sich Menschen besser verstehen. Daher stehe ich Esperanto völlig offen und unvoreingenommen gegenüber.
Mi koras salutas vin

Robert

Elenea Artioli kaj David Augscheller ŝatis la demandon sed ne respondis. La aliaj tute ne reagis.

Ni povas diri ke 30 percentoj de la sudtirolaj kandidatoj al itala parlamento ŝatas Esperanton kaj 10 percentoj interesiĝas pri ĝi.

Ankaŭ se nia enketo plejverŝajne ne estas tute reprezenta, la rezulto estas sufiĉe interesa.

Opinio pri Esperanto

Politikaj elektoj 2013

Politikaj elektoj 2013

Per fejsbuko ni demandis opinion pri Esperanto al kelkaj sudtirolaj kandidatoj de la venontaj elektoj. Jen la demando (farita nur esperante):

“Ĉu vi havas opinion pri la uzo de la internacia lingvo Esperanto, kiel pontlingvo en Sudtirolo kaj en Eŭropa komunumo?”

Post du semajnoj ni publikigos la respondojn.

Parolado en junulara centro

Sabato 26a de januaro 2013 okazis parolado pri Esperanto en junulara centro “strike up” en Merano.

Prezentaĵo de la parolado elŝuteblas de la malsupra afiŝo, kiu rilatas al la parolado de la 21a de novembro 2012.

parolado pri Esperanto

parolado pri Esperanto en junulara centro

Fiziklibro – pretas kompleta unua volumo

titolfolio2    Pretas kompleta reviziita eldono de unua volumo de baza kurso
de fiziko. Ĝi enhavas sep ĉapitrojn kaj vortindekson.

    Por elŝuti ĝin, bonvolu klaki sur la bildo.
Por sciigi vian opinion kaj eventualajn erarojn, bonvolu sendi
retmesaĝon al nia adreso
esperantosudtirolo@gmail.com

Parolado pri Esperanto

    Venonta merkredo la 21-a de novembro 2012 je la 17-a horo
okazos parolado pri Esperanto en la prelegejo apud la biblioteko
de scienca liceo/teknika lernejo (RG-TFO) en Merano.

    La parolado estos germanlingva, sed la prezentaĵo estas
esperanta.

    Se vi interesiĝas pri ĝi, bonvolu klaki sur la bildo.

Follow

Get every new post delivered to your Inbox.